Sportlokoj historiaj en Oberhof
La rondirado Sportlokoj historiaj de Oberhof (germane: Historischer Sportstättenwanderweg) estas 4,5 km longa aventurpado por esplori gravajn spurojn de pli ol 100 jaroj da vintrosporto en Oberhof (Turingio). Informtabuloj survoje klarigas ĉiujn necesajn detalojn. Sekve la tuto estas feliĉa kombino de regionhistoria instrukcio kaj mezmalfacila migradopado tra belega pejzaĝo.
Ĝis fino de 2014 ekzistis en la urbocentro muzeo pri vintrosporto en Oberhof, kiu kompletigis la rondiradon.[1]
Stacio I: Komenco ĉe Katzenteich
[redakti | redakti fonton]Malsupre de la vendejo Oberhof, proksime de la busa stacidomo kaj de la lageto Katzenteich troviĝas granda superrigarda tabulo pri la sume 13 stacioj de la interesa rondvojeto.
Stacio II: Wadeberg-skisaltejo
[redakti | redakti fonton]En 1908 la norvego Rolf Wiborg Thune el Ringerike-Hønefoss, provinco Buskerud, aranĝis grandan saltomonteton. En 1909 Carl Böhm-Hennes el Ernstthal furoris per la salto je 17 metroj. Ĉe la Internacia skiĉampionada germana de 1913 venkis la norvega "skisporta reĝo" Lauritz Bergendahl. Jam antaŭ 1914 tiu ĉi skisaltejo nomitis Kurt-Weidhaas-Schanze. Postulo alinomi ĝin omage al Hans Marr de 1956 ne akceptitis. Post la alikonstruo de 1952 populariĝis la nomo Jugendschanze - Junulara skisaltejo. En 1954 okazis surloke la unua oficiala surtapiŝa skisaltado de la tuta mondo. Atingitis distancoj de pli ol 40 metroj. Nuntempe eblis distancoj de pli ol 75 metroj. La alteco de la turo estas de 13 metroj. Intertempe ankaŭ montbiciklistoj uzas ĝin por flugkonkursoj.
Stacio III: Memorigŝtono Wintersportverband
[redakti | redakti fonton]En la 22.1.1905 okazis en Oberhof la unuaj oficialaj skikonkursoj. Ekzistis tri distancoj: 3 km por viroj, 2 km por virinoj, 1 km por infanoj. La posttagmezon samtage fondiĝis en la Domänen-gastejo la Turingia Asocio pri vintrosporto (Thüringer Wintersportverband). Fondinto kaj unua estro estis ĝis 1910 la loka ban-kuracisto Curt Weidhaas. La fanatika bobadisto akiris en sia kvinseĝa bobsleo Preuße la bronzan medalon dum la 1-a Vintrosporta festo de Wintersportverband. Inter la agadoj de la asocio verŝajne plej gravis la sendo de delegacio al Norvegio por varbi evoluigajn helpantojn en Skandinavio.
Stacio IV: Hindenburg-skisaltejo
[redakti | redakti fonton]La malfermo de la Hindenburg-saltejo estis en la 5.2.1928 okaze de la Turingia Skiĉampionado. Ĝi ankaŭ funkciis dum la Nordaj Skiĉampionadoj de 1931. La unua rekordo estis de 45 metroj. Ĝi ofte alikonstruitis. La impetdona alkurturo havis altecon de 28 metroj. Post la Dua mondmilito okazis la unua konkurso en la 1948-a jaro. Unu jaron poste la skisaltejo nove nomitis Thüringenschanze. Okaze de la 2-a Vitrosportĉampionadoj de GDR kunvenis pli ol 100.000 spektantoj. Ekde 1956 faritis surloke la eliminaj konkursoj por formi germanajn olimpikajn teamojn. La porĉiama rekordulo de Thüringen-skisaltejo estis Jens Weißflog kiu saltis tie ĉi en la 1981-a jaro je 83,5 metroj. La skisaltejo malkonstruitis en 1986.
Stacio V: Bobvega domo ĉe Wade-monto
[redakti | redakti fonton]La bobvega domo (germane: Bobhaus am Wadeberg) malfermitis en 1908 kaj havis propran elektrikan telferon. De 1913-45 la domo estis sidejo de la societo Bobsleigh-Club Oberhof. Dum la 1920-aj jaroj la domo servis ankaŭ kiel lernejo. Ĉe la unuaj mondĉampionadoj por duseĝaj boboj en 1931 la bobvega domo estis centro por sportistoj kaj funkciuloj el 16 landoj. En la 7.4.1945 la konstruaĵo detruitis dum nokta kontraŭatako de Wehrmacht kontraŭ la liberigantaj trupoj usonaj. Poste oni forprenis la damaĝitan telferon. Ekde 1950 troviĝis surloke granda kabano kiel deponejo de la boboj. La transporto de la bobslejoj malsoben efektiviĝis nun per ŝarĝaŭtoj. Post la fermo de la bobvego la kabano malkonstruitis.
Stacio VI: La starta zono de la Wadeberg-bobvego
[redakti | redakti fonton]Jen kelkaj datenoj pri la bobslea glitejo de Wadeberg: Inaŭguro: 1908; Longeco: 1.908 m; Maksimuma deklivo: 12%; Averaĝa deklivo: 9%; Diferenco inter startejo kaj malstartejo: 163,5 m; Germanaj ĉampionadoj en kvinseĝaj boboj: 1908-1912, 1914, 1921, 1925, 1928; Ĉampionado en kvarseĝaj boboj: 1937; Ĉampionadoj en duseĝaj boboj: 1921/22; Mondĉampionado en duseĝaj boboj: 1931; Eŭropa ĉampionado en duseĝaj boboj: 1958; Eŭropa ĉampionado de la junuloj: 1958; Uzo kiel trejnejo por sledistoj: ĝis 1975.
Stacio VII: La S-kurbo (Wadeberg-bobvego)
[redakti | redakti fonton]La Wadeberg-bobvego nombriĝis inter la plej rapidaj kaj danĝeraj bobsleaj glitvojoj de la tuta mondo. Apenaŭ ne estis konkursoj sen akcidentoj kaj dekoj da atletoj vunditis. Kvin eĉ mortis. La duseĝuloj veturis je ĝis 90 km/h, la kvarseĝuloj je ĝis 120 km/h. Bobo kun sportistoj ne rajtis esti transpasi la pezon de 390 (respektive 630) kilopondoj.
Stacio VIII: Junula kurbo (Wadeberg-bobvego)
[redakti | redakti fonton]Ĝis 1930 okazis konkursoj de la kvinseĝuloj. La boboj estis aŭ el ligno aŭ el metalo. Krome ekzistis diferencaj stirsistemoj (aŭ rekta stirado de la radoj aŭ pere de ŝnuroj). La partopreno de virinoj ne estis nur dezirata sed eĉ deviga. Pli malfrue kontraŭe, de 1930-94, bobsleado por virinoj estis tabuo.
Stacio IX: La labirinto (Wadeberg-bobvego)
[redakti | redakti fonton]Somere la paŝado sur la vego estis malpermesita. Vintre la glaciigo daŭris ofte du semajnojn kaj bezonis pli ol 20 laborantoj. Sume 20 hidrantetoj survoje garantiis la akvoprovizon. El lageto eltranĉitis ofte glacikubegoj por glui ilin ĉe la flankojn. Malgraŭ tiaj laboregoj ne malofte partoj de la glitejo ne restis kompaktaj dum la tuta konkursodaŭro.
Stacio X: Gapkurbo (Wadeberg-bobvego)
[redakti | redakti fonton]Necesis havi ekzaktajn konojn kaj kalkulojn por konstruo de la bobvejo. Tri el la sume kvin kurboj plialtigitis kaj plukonstruitis. En la 1960aj jaroj la t.n. Gapkurbo (germane: Schaukurve, antaŭe: Kronprinzenkurve) estis ne tute 8 metrojn alta. Dum la 1950-aj jaroj la vego travivis novan ekfloron: inter 30.000 kaj 40.000 spektantoj kolektiĝis tie ĉesporteje.
Stacio XI: Cellinio (Wadeberg-bobvego)
[redakti | redakti fonton]En la 1950-aj jaroj la vego estis ekipita per modernaj teknikaĵoj. Krom telefona kablo kaj radifonia interkomunikiĝo - kun mikrofonoj ĉe startejo, celo kaj ĉe ĉiuj kurboj - gravegis moderna tempomezurado. La akurateco estis mezurata en milonoj da sekundo. Ĉe kvar stacioj ĉiuj povis sekvi la tempon de la ĵus preterveturinta persono.
Stacio XII: Schwarzwälder-strato
[redakti | redakti fonton]Ĉe Schwarzwälder-strato en la direkto al Ohrdruf troviĝis la alceliĝo de la sportistoj. La distanco ĝis la ĉaleto Untere Schweizerhütte estis de ĉ. 1 kilometro. La elektrika telfero kun eta antaŭplaco por boboj kaj sledoj estis je 200 m for en la direkto al Oberhof. En 1907 la Schwarzwälder-strato mem estis, malsoben al Ohrdruf, konkursejo por la 1. Germana ĉampionado por kvinseĝaj boboj. Starto estis antaŭ la Domänen-gastejo. Ĝis la 1940-aj jaroj la strato servis ankaŭ kiel trejnejo por sledoj kaj stirsledoj.
Stacio XIII: Monumento ĉe Schweizerhütte
[redakti | redakti fonton]La ĉaleto Obere Schweizerhütte estas fino de la historia rondirado. Proksime estas ankoraŭ interesa monumento memoriganta onin pri du pioniroj de la oberhof-a vintrosporto, nome pri Dr. Curt Weidhaas kaj Otto "Bobby" Griebel.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Spießberg-vego boba en Friedrichroda